en
Feedback
Libera Folio

Libera Folio

Open in Telegram

Anoncoj pri novaj artikoloj en Libera Folio

Show more
The country is not specifiedNews & Media54 944
396
Subscribers
No data24 hours
+17 days
No data30 days
Posts Archive
Forpasis Geoffrey Sutton Forpasis la brita esperantisto Geoffrey Sutton, lastatempe precipa konata kiel la aŭtoro de ampleksa
Forpasis Geoffrey Sutton Forpasis la brita esperantisto Geoffrey Sutton, lastatempe precipa konata kiel la aŭtoro de ampleksa (kvankam laŭnome “konciza”) anglalingva enciklopedio pri la Esperanta literaturo. Li dum sia vivo loĝis en pluraj landoj kaj ĉie kontaktis kun esperantistoj. Li dum du jaroj redaktis la revuon Esperanto de UEA. https://www.liberafolio.org/2026/09/08/forpasis-geoffrey-sutton/

Tro da libroj aperas en Esperanto Tim Owen dum la Universala Kongreso en Graco gvidis la jam tradician programeron “La libroj de la jaro”. Certe ne ĉio aperinta dum la jaro estis prezentita, tamen la libroj estis tiel multaj, ke por prezento de unu libro devis sufiĉi du minutoj. Ni petis Tim Owen rakonti, kiujn el la 25 verkoj li trovis plej memorindaj. https://www.liberafolio.org/2026/09/01/tro-da-libroj-aperas-en-esperanto/

LibreOffice iĝas eĉ pli Esperanta La populara libera oficeja programaro LibreOffice de multaj jaroj havas ankaŭ Esperantan in
LibreOffice iĝas eĉ pli Esperanta La populara libera oficeja programaro LibreOffice de multaj jaroj havas ankaŭ Esperantan interfacon. Nun ankaŭ la retejo de LibreOffice haveblas en Esperanto, kaj la nova versio de la programo eĉ havas apartan funkcion por esperantistoj: aŭtomatan ĉapeligon de iksoj. Tio iĝis ebla, ĉar ĉe la fondaĵo kiu okupiĝas pri la programo eklaboris esperantisto, Neil Roberts. https://www.liberafolio.org/2026/08/27/libreoffice-igas-ec-pli-esperanta/

TEJO forgesis Palestinon sed subtenis Katalunion Nova estraro de TEJO estis elektita ne rete, sed ĉeeste, kaj la komitatanoj
TEJO forgesis Palestinon sed subtenis Katalunion Nova estraro de TEJO estis elektita ne rete, sed ĉeeste, kaj la komitatanoj havis eblon fari demandojn rekte al la kandidatoj. Unuafoje dum preskaŭ jardeko la prezidanto restis por dua jaro. La estraro strebos resanigi la financojn de la asocioj. La komitato de TEJO krome akceptis deklaron por subteni la strebon de Kataluna Esperanto-Asocio iĝi landa sekcio de UEA. Pri Palestino neniu plu parolas. https://www.liberafolio.org/2026/08/25/tejo-forgesis-palestinon-sed-subtenis-katalunion/

Konferenco por konservi kaj progresi Bibliotekoj kaj arkivoj estis centra temo dum la 48-a Esperantologia Konferenco, okazint
Konferenco por konservi kaj progresi Bibliotekoj kaj arkivoj estis centra temo dum la 48-a Esperantologia Konferenco, okazinta dum la UK en Graco. Kvardeko da partoprenantoj aŭskultis naŭ prelegojn, inter kiuj oni proponis kafon kaj teon, por instigi la aŭskultantojn resti en la salono kaj diskuti kun la prelegintoj. https://www.liberafolio.org/2026/08/21/konferenco-por-konservi-kaj-progresi/

IJK sub nigra suno Dum la IJK en Katalunio la kongresanoj lernis Tokiponon, spektis suneklipson kaj maldormis en varmegaj ĉam
IJK sub nigra suno Dum la IJK en Katalunio la kongresanoj lernis Tokiponon, spektis suneklipson kaj maldormis en varmegaj ĉambroj. La komitato de TEJO alvokis UEA akcepti Katalunan Esperanto-Asocion kiel duan landan asocion en Hispanio. La sekva IJK okazos en Germanio. https://www.liberafolio.org/2026/08/20/ijk-sub-nigra-suno/

Ĉu korea skribo montras vojon al fina venko? Mondskalaj problemoj solveblas nur per mondskala demokratio, kaj mondskala demok
Ĉu korea skribo montras vojon al fina venko? Mondskalaj problemoj solveblas nur per mondskala demokratio, kaj mondskala demokratio funkcios nur se homoj havas komunan lingvon. Samkiel la socia evoluo en Koreio gvidis al la enkonduko de demokratia skribsistemo, sur monda nivelo la bezono de vera demokratio postulas la enkondukon de komuna lingvo, argumentas Richard Forsyth en sia vidpunkta artikolo. https://www.liberafolio.org/2026/08/18/cu-korea-skribo-montras-vojon-al-fina-venko/

La komitato volas vidi financan planon Senproblema kaj senkonflikta komitata kunsido ne decidis pri la kotizo. La jara raport
La komitato volas vidi financan planon Senproblema kaj senkonflikta komitata kunsido ne decidis pri la kotizo. La jara raporto de la estraro estis akceptita, sed la buĝeton la komitato ne volis pritrakti antaŭ ol la estraro donos pli detalajn informojn pri la ekonomio de UEA. https://www.liberafolio.org/2026/08/08/la-komitato-volas-vidi-financan-planon/

La komitato volas vidi financan planon Senproblema kaj senkonflikta komitata kunsido ne decidis pri la kotizo. La jara raport
La komitato volas vidi financan planon Senproblema kaj senkonflikta komitata kunsido ne decidis pri la kotizo. La jara raporto de la estraro estis akceptita, sed la buĝeton la komitato ne volis pritrakti antaŭ ol la estraro donos pli detalajn informojn pri la ekonomio de UEA. https://www.liberafolio.org/2026/08/08/la-komitato-volas-vidi-financan-planon/

La rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2026 La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estis diskonigitaj dum la Universala Ko
La rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2026 La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estis diskonigitaj dum la Universala Kongreso en Graco. https://www.liberafolio.org/2026/08/07/la-rezultoj-de-la-belartaj-konkursoj-2026/

La rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2026 La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estis diskonigitaj dum la Universala Ko
La rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2026 La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estis diskonigitaj dum la Universala Kongreso en Graco. https://www.liberafolio.org/2026/08/07/la-rezultoj-de-la-belartaj-konkursoj-2026/

UEA respondis multvorte pri disaj temoj Internacia jaro de volontulado, malsukceso pri la vendo de la oficeja domo, instruado
UEA respondis multvorte pri disaj temoj Internacia jaro de volontulado, malsukceso pri la vendo de la oficeja domo, instruado de Esperanto en lernejoj, mankanta dokumentado de eventualaj progresoj. La temoj de la demandoj ĉe la programero “UEA respondas” en Graco estis disaj. Respondis ĉefe la prezidanto – multvorte sed ne ĉiam konkrete. https://www.liberafolio.org/2026/08/07/uea-respondis-multvorte-pri-disaj-temoj/

”Ĉiam mi trovas homojn, kiuj estas helpemaj” Bruno Lehtinen el Turku verŝajne estas la plej aĝa kongresano en Graco – venonts
”Ĉiam mi trovas homojn, kiuj estas helpemaj” Bruno Lehtinen el Turku verŝajne estas la plej aĝa kongresano en Graco – venontsemajne li povos festi sian centjariĝon. Sed kiel iĝi centjara? Pri tio Bruno Lehtinen ne scias konsili. ”Vivi estas pli bone ol morti”, li diras. https://www.liberafolio.org/2026/08/06/ciam-mi-trovas-homojn-kiuj-estas-helpemaj/

Aŭstria televido vizitis la Universalan Kongreson La nomoj de sep novaj honoraj membroj de UEA estis anoncitaj en Graco. Krom
Aŭstria televido vizitis la Universalan Kongreson La nomoj de sep novaj honoraj membroj de UEA estis anoncitaj en Graco. Krome du forpasintoj postmorte ricevis la titolon de honora membro, kaj Probal Dasgupta estis postmorte nomita honora prezidanto de UEA. Kleriga lundo proponis multajn interesajn prelegojn, kaj jam en dimanĉo la Universala Kongreso estis vaste diskonigita ankaŭ en la aŭstria televido. https://www.liberafolio.org/2026/08/03/austria-televido-vizitis-la-universalan-kongreson/

Aŭstria televido vizitis la Universalan Kongreson La nomoj de sep novaj honoraj membroj de UEA estis anoncitaj en Graco. Krome du forpasintoj postmorte ricevis la titolon de honora membro, kaj Probal Dasgupta estis postmorte nomita honora prezidanto de UEA. Kleriga lundo proponis multajn interesajn prelegojn, kaj jam en dimanĉo la Universala Kongreso estis vaste diskonigita ankaŭ en la aŭstria televido. https://www.liberafolio.org/2026/08/03/austria-televido-vizitis-la-universalan-kongreson/

La Universala Kongreso en Graco inaŭgurita 1 105 personoj el 62 landoj aliĝis al la 111-a Universala Kongreso de Esperanto, k
La Universala Kongreso en Graco inaŭgurita 1 105 personoj el 62 landoj aliĝis al la 111-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu estis inaŭgurita en Graco en Aŭstrio en dimanĉo la 2-a de aŭgusto. La komitato de UEA kunsidis dimanĉe posttagmeze, sed ne sukcesis decidi pri la kotizoj por la venonta jaro. https://www.liberafolio.org/2026/08/02/la-universala-kongreso-en-graco-inaugurita/

AI helpos al ĉiuj lerni Esperanton en 12 horoj Ĉu artefarita intelekto baldaŭ forigos la bezonon je lingvolernad0? Aŭ ĉu male
AI helpos al ĉiuj lerni Esperanton en 12 horoj Ĉu artefarita intelekto baldaŭ forigos la bezonon je lingvolernad0? Aŭ ĉu male ĝi helpos al pli da homoj lerni Esperanton pere de sia propra lingvo, eĉ en regionoj, kie tute mankas esperantistoj? La reta kurso de Georg Jähnig proponas lerni Esperanton en nur 12 horoj, kaj li nun uzas AI-servon por disponigi ĝin en ĉiam pli da lingvoj. https://www.liberafolio.org/2026/07/28/ai-helpos-al-ciuj-lerni-esperanton-en-12-horoj/

Tri fratinoj matigis la mondan ŝakistaron Antaŭ tridek jaroj aperis en la revuo Esperanto intervjuo de László Polgár, la patr
Tri fratinoj matigis la mondan ŝakistaron Antaŭ tridek jaroj aperis en la revuo Esperanto intervjuo de László Polgár, la patro de Judit Polgár, kiu eble iĝos la sekva prezidento de Hungario. La intervjuon faris hungarlingve István Ertl la patro surloke en Budapeŝto, ĝin redaktis kaj publikigis la tiama redaktoro de la revuo, István Ertl la filo, en Roterdamo. Ni republikigas la tekston por igi ĝin pli facile alirebla. https://www.liberafolio.org/2026/07/20/tri-fratinoj-matigis-la-mondan-sakistaron/

Ĉu esperantista prezidento por Hungario? La denaska esperantisto kaj mondfama ŝakisto Judit Polgár iĝu la sekva prezidento de
Ĉu esperantista prezidento por Hungario? La denaska esperantisto kaj mondfama ŝakisto Judit Polgár iĝu la sekva prezidento de Hungario. Tion proponas dek ses elstaraj hungaraj figuroj de scienco, kulturo kaj sporto en letero al la prezidanto de la parlamento. https://www.liberafolio.org/2026/07/20/cu-esperantista-prezidento-por-hungario/

UEA perdas la esperon pri Nederlando Nederlandaj profesiaj revizoroj, kiuj devis kontroli la kontojn de UEA, ricevis pagon se
UEA perdas la esperon pri Nederlando Nederlandaj profesiaj revizoroj, kiuj devis kontroli la kontojn de UEA, ricevis pagon sed ne finfaras sian laboron. Notario ne respondas telefonon. “Mi perdas la esperon pri Nederlando”, resumis ĝenerala direktoro Martin Schäffer. Dume financaj kalkuloj de kvar kongresoj restas nefinitaj, eĉ sen la malhelpo de nederlandaj aŭtoritatoj. https://www.liberafolio.org/2026/07/15/uea-perdas-la-esperon-pri-nederlando/